La Plena Vortaro de Esperato (PV) estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1930 kaj verkita sub gvido de Émile Grosjean-Maupin en kunlaboro de Albert Esselin, Salomon Grenkamp-Kornfeld kaj de Gaston Waringhien. Dum jardekoj, ĝis apero de ĝia posteulo Plena Ilustrita Vortaro en 1970, ĝi estis la ĝenerale akceptita vortara kvazaŭnormo, malgraŭ ĉiuj kritikoj pri unuopaj aspektoj kaj detaloj.
Oni povas aĉeti malmultekostan ekzempleron ĉe Lulu.